La centra banko de Ĉinio dimanĉe diris, ke ĝi starigis specialan prunton kun valoro de 500 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 70,47 miliardoj da usonaj dolaroj) por subteno de sciencteknologia novigo, teknika transformo kaj renovigo de ekipaĵoj.
La Ĉina Popola Banko diris en deklaro, ke la interezprocento de la unujara prunto staras ĉe 1,75 procentoj. Ĝi povas esti plilongigita dufoje, kun limtempo de unujaro ĉiu.
Laŭ Ĉina Popola Banko, la prunto celas gvidi financajn instituciojn pliigi kreditsubtenon por sciencteknik-orientitaj malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj en sia frua disvolva periodo aŭ en kreskfazo, kaj por teknikaj transformoj kaj ekipaĵaj renovigaj projektoj por helpi ŝlosilajn sektorojn pli cifereciĝitaj, inteligentaj, progresintaj kaj verdaj.