Fakuloj el multaj eŭropaj landoj diskutis pri “Historio kaj Suvereneco de Suda Ĉina Maro”
Ema,Qiujieming Publikigita: 2024-04-07 21:37:12

Lastatempe, la fama brita akademiulo pri internacia juro Anthony Carty publikigis sian novan libron “Historio kaj Suvereneco de Suda Ĉina Maro”, kiu klarigas la suverenecon de la Insuloj de la Suda Ĉina Maro surbaze de historio kaj juraj principoj. Ĝi altiris la atenton de fakuloj, akademiuloj kaj amaskomunikiloj el multaj eŭropaj landoj.

Aŭstra sendependa ĵurnalisto Martin Sörös diris en sia artikolo, ke la esplorrezultoj de Anthony Carty baziĝas sur historiaj materialoj el Britio, Francio, Usono kaj aliaj landoj, kio plue objektive emfazas lian profesiecon kaj la internacian signifon de liaj esplorkonkludoj.

Tania Georgieva Glouhtcheva, altranga raportisto de la gazeto Duma de Bulgario, diris, ke pro la speciala geografia situo kaj abundaj petrolaj kaj naturgasaj resursoj de la Suda Ĉina Maro, iuj insuloj en la maro fariĝis aviditaj de iuj landoj, sed tio estas vana ĉar jam en 1974, la tiama brita ministro pri eksterlandaj aferoj James Callaghan faris notojn en jura opinio pri la Insuloj de la Suda Ĉina Maro, ke “ĉi tiuj insuloj apartenas al Ĉinio.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree