Filipinoj estu garda kontraŭ enplantado de “troja ĉevalo”
CMG Publikigita: 2024-04-08 20:28:15

La 7an de aprilo Usono, Japanio kaj Aŭstralio, asociante sin kun Filipinoj, unuafoje faris surmarajn komunajn manovrojn sur la Suda Ĉina Maro. Filipinaj amaskomunikiloj senkaŝe bruis, ke la kvarlandaj manovroj asocie prezentas militajn fortojn, celante ja jugi Ĉinion.

Ekde la pasinta jaro Filipinoj senĉese provokis okazaĵojn en la regiono Suda Ĉina Maro, ofte trudiĝis en la akvojn apud la Insulo Huangyan kaj la Rifo Ren’ai de Ĉinio. lastatempe ĝi malfermis “novan fronton” – en la 21a de marto Filipinoj sendis “grandan trupon” el 34 homoj kaj, spite al la averto kaj deadmono de Ĉinio, kontraŭleĝe ascendis sur la Rifon Tiexian de Ĉinio; kaj en la 4a de aprilo multaj filipinaj ŝipoj iris en la akvojn apud la Rifo Houteng en la Suda Ĉina Maro kaj faris kontraŭleĝajn aktivecojn, kaj ĉinaj marbordaj gardistoj traktis tiujn ŝipojn laŭleĝe.

Filipinoj buŝe diris, ke ĝi strebas al regiona paco, sed efektive ĝiaj agoj kaŭzas antagonismon kaj konflikton. La ĉefa kialo estas tio, ke Usono kaj aliaj eksteraj fortoj postkulise faras instigon kaj subtenon. Analizisto rimarkis, ke la politiko de Filipinoj pri la Suda Ĉina Maro tagon post tago estas reduktita al hegimonia instrumento de Usono, subpremanta Ĉinion.

De aprilo landoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj levas ondon de vizito al Ĉinio. Prabowo Subianto, indonezia prezidento nove elektita, vizitis Ĉinion kaj rimarkis, ke li entute subtenas disvolvadon de pli intimaj rilatoj inter Indonezio kaj Ĉinio; Sharon Seah, laosa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Bui Thanh Son, vjetnama ministro pri eksterlandaj aferoj, sinsekve faris viziton al Ĉinio; la tajlanda princino Sirindhorn, kiu sin dediĉas al ĉina-tajlanda amikeco, komencis sian semajnan viziton en Ĉinio. Ĉio ĉi tio montras, ke tiuj landoj volas pacon kaj stabilecon de la regiono, sed ne antagonimon kaj konflikton.

Tiom da landoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) vizitis Ĉinion, kio indikas, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj ASAN estas pli kaj pli proksimaj. ASAN-landoj konscias, ke post la senraciaj agaĉoj de Filipinoj sin kaŝas Usono, kaj ĝuste estas Usono kaj aliaj “belaj amikoj”, kiuj instigas kaj subtenas Filipinojn fari misfarojn en la regiono. Sed Ĉinio kondukas racie kaj prudente en la problemo de la Suda Ĉina Maro kaj celas pacon de la regiono kaj ankaŭ la interesojn de ĉiuj landoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree