Xi renkontiĝis kun prezidanto de Fondaĵo Merieux kaj lia edzino
Lucia Publikigita: 2024-04-08 18:34:50

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun prezidanto de la Fondaĵo Merieux Alain Merieux kaj lia edzino Chantal en Pekino.

Xi esprimis dankon pro la longtempa subteno de la paro kaj pro la fundamento por la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj de la sana afero de Ĉinio.

Xi aldonis, ke Ĉinio kaj Francio faris fruktodonan kunlaboron en sano kaj la Fondaĵo Merieux estas bonvena daŭre profundigi kunlaboron kun Ĉinio.

Merieux dankis Xi pro lia preno de tempo en okupiteco por la renkontiĝo, kio plene reflektas liajn amikecajn sentojn al la franca popolo.

Memorante, ke lia ligo kun Ĉinio komenciĝis antaŭ 46 jaroj, Merieux diris, ke li ĉiam sekvis kaj admiris la progreson de Ĉinio tra la jaroj, kaj la fondaĵo daŭre antaŭenigos amikecon kaj kunlaboron inter Francio kaj Ĉinio en la sektoro de sano.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree