Xi Jinping intervidiĝis kun vjetnama parlamenta prezidanto Vương Đình Huệ
CMG Publikigita: 2024-04-08 17:05:33

La 8an de aprilo, en la Popola Granda Halo en Pekino, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la vjetnama parlamenta prezidanto Vương Đình Huệ.

Xi Jinping petis, ke Vương Đình Huệ transdonu lian saluton al Nguyen Phu Trong, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio. Xi diris, ke fine de la pasinta jaro, kiam li faris viziton al Vjetnamio, li kaj Nguyen Phu Trong kune deklaris strukturi ĉina-vjetnaman sortkomunumon, kiu havas strategian signifon, kaj tio malfermis novan ĉapitron de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio; sub la komuna klopodo de la du flankoj la komuna ideo atingita de li kaj Nguyen Phu Trong nun estas plenumata; sama ideo kaj sama vojo estas plej frapaj karakterizaĵoj de la rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio, kaj “kamarado plus frato” estas plej viva priskribo pri la tradicia amikeco de la du partioj kaj la du landoj.

Vương Đình Huệ transdonis la sinceran saluton kaj bondizirojn de Nguyen Phu Trong al Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Li diris, ke kiel kamarado kaj frato, la vjetnamaj partio kaj registaro altgrade laŭdas la evoluon kaj progreson de Ĉinio kaj elkore admiras la historiajn atingojn akiritajn de Ĉinio, kies socialismon karakterizas la ĉinaj trajto, ekde la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Li akcentis, ke Vjetnamio sekvas la principon de unu Ĉinio, opiniante ke Tajvano estas nedisigebla parto de la ĉina teritorio, kaj firme oponas ajnforman secesiadon celantan al “tajvana sendependiĝo”. Li rimarkis, ke la aferoj pri Honkongo, Xinjiang kaj Tibeto apartenas al la interna politiko de Ĉinio, kaj Ĉinio nepre konservas longtempan stabilecon kaj prosperon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree