La usona financa ministro Janet L. Yellen, kiu estas membro de la usona kabineto, ĉi-jare faris ankoraŭfojan viziton al Ĉinio nur post naŭ monatoj. Dume la du flankoj faris interŝanĝojn plurnivele kaj multkampe, kaj ili ambaŭ unuanime konsentis pli bone plenumi gravajn ideojn de la ĉina kaj usona ŝtatestroj kaj atingis novajn fruktojn flanke de ekonomia kreskigado kaj financa kunlaborado. Yellen diris, ke Usono kaj Ĉinio ambaŭ “devas respondece mastrumi la duflankajn ekonomiajn rilatojn”, kaj samtempe ŝi refoje asertis, ke Usono ne inklinas al “dekroĉiĝo” de Ĉinio.
Ĉi-foje Yellen parolis pri “respondeco”. Nun estas necese diri, kio estas vera “respondeco”. Ĝi ne signifas respondeci nur pri usona ekonomio kaj pri tio, ke ĉio estas konsiderata el usonaj interesoj, sed pri pli da materialaj profitoj por ĉiuj entreprenoj kaj individuoj el la du flankoj, kaj ankaŭ pri terglobaj defioj kaj akcelo de tutmonde ekonomia kreskado. Kiel atingi tiujn celojn? Por Usono estas kelkaj normoj.
Ne politikigi ekonomiajn kaj komercajn problemojn, kaj ne krei “nesekurecon” uzante “sekurecon” kiel pretekston. Usono devus konscii: se ĝi daŭrigos sian ideon ĝeneraligitan “ŝtata sekureco”, la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono malfacile suriros “ĝustan trakon”.
Surbaze de tio, ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono devas funkcii laŭ ekonomia leĝo kaj merkata regularo.
Yellen menciis ankaŭ tiel nomatan “produktivan superabundon” de ĉina nova energio. Fakte, ĝi estas pseŭdopropozicio. El tergloba sfero kvalita produktivo ne estas superabunda, sed grave nesufiĉa. La ĉina kvalita produktivo estas daŭre kontentiganta la postulon de aliaj landoj.
En Kantono kaj en Pekino Yellen esprimis sian deziron ne “dekroĉiĝi” de Ĉinio. Pri tio Ĉinio estas kontenta kaj esperas vidi efektivajn agojn de Usono en la estonteco.