Laŭ cirkulero publikigita de la Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio merkrede, Ĉinio forigos eksterlandajn posedlimojn en iuj valor-aldonaj telekomunikaj servoj en kvar provaj lokoj.
Laŭ la cirkulero, la valor-aldonaj telekomunikaj servoj inkluzivas interretajn datumcentrojn, retejojn liverantajn enhavojn kaj provizantojn de interretaj servoj kaj tiel plu.
La provaj lokoj estas Pekino, Ŝanhajo, Hainan kaj Shenzhen.