Li Qiang sendis gratulmesaĝon al la nova irlanda ĉefministro Harris
Lucia Publikigita: 2024-04-10 20:16:41

La 10-an de aprilo, ĉefministro Li Qiang telefonis al Simon Harris por gratuli lin pro ties enoficiĝo kiel ĉefministro de Irlando.

Li Qiang diris, ke Ĉinio kaj Irlando estas bonaj amikoj kun reciproka respekto kaj bonaj partneroj kun reciproka profito kaj gajnaj rezultoj. Ĉi-jare estas la 45-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irlando, li pretas kunlabori kun ĉefministro Harris por profundigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi amikecajn interŝanĝojn, plivastigi praktikan kunlaboron kaj progresigi la ĉina-irlandan strategian partnerecon reciproke profitan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree