La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis ĵaŭde, ke Ĉinio decidis fari sankciojn kontraŭ du usonaj organizaĵoj, General Atomics Aeronautical Systems kaj General Dynamics Land Systems, pro ilia vendado de armiloj al la ĉina tajvana regiono.
En la deklaro, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la du organizaĵoj grave malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la regulojn de la tri komunaj komunikoj Ĉinio kaj Usono, enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj damaĝis la suverenecon kaj teritorian integrecon de Ĉinio.