Estas erare treni Japanion en la aliancon AUKUS
CMG Publikigita: 2024-04-11 17:47:40

“Tio estas grava minaco por regiona sekureco” – lastatempe la informo, ke Usono, Britio kaj Aŭstralio proklamis aligi Japanion al la alianco AUKUS, vekis grandan atenton de la internacia publiko. Tio estas unuafoje post septembro de 2021, kiam la alianco fondiĝis, ke la tri landoj deklaris sian partnerolandon. La japanaj aŭtoritatoj respondis, ke Japanio esprimas “rekonon” pri la graveco de la alianco AUKUS. Ne malmultaj japanoj kritikis, ke AUKUS, spitante la maltrankviliĝon de diversaj rondoj, intensigos intertendaran antagonismon kaj danĝeron de nukleoplivastiĝo kaj detruos pacon kaj stabilecon de la azipacifika regiono.

AUKUS estas la mallongigo de “triflankaj sekurecaj partneroj el Usono, Britio kaj Aŭstralio”, kiu entenas du ĉefajn kolonojn: la unua celas aranĝi nukleajn submarŝipojn en Aŭstralio, kaj la dua celas kune fari esploradon pri novaj teknologioj por disvolvi militan kapablon. Por tia celo la tri landoj aktive vokas “aliajn ideosamajn landojn” aliĝi al la alianco.

AUKUS estas grupo, kiu havas densan militan koloron. Se Japanio aliĝos al AUKUS, ĝi nepre estos reduktita al “peono”, kiu servos nur al diplomatia strategio de Usono. Poste, se ĝi volos ludi rolon kiel ponton inter Usono kaj aliaj partioj, ĝi jam ne havos eblecon. Japanio pretendas, ke ĝi posedas saman valorkoncepton kiel Eŭropo kaj Usono, sed Usono, Britio kaj Aŭstralio ĉiuj estas landoj de “angloj-saksoj”. Japanio, kiel orienta lando, ĉiam estas “fremda” por ili.

“Tio estas ‘strategia eraro’, ĉar ĝi dividos Azion en du tendarojn unu kontraŭ la alia.” Tio estas kritiko de la srilanka prezidento Ranil Wickremesinghe. Ankaŭ gvidantoj de Indonezio kaj Malajzio publike riproĉis la organizaĵon AUKUS, ke ĝi detruas stabilecon de la regiono. Se Japanio aliĝos al la alianco AUKUS, la regiono estos negative informita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree