Konservi verdan fonon de ĉineca modernigo (2): Ĉina Kontribuo de protektado de Tero
CMG Publikigita: 2024-04-13 10:43:10

Oktobre de 2023 en Najrobio, la ĉefurbo de Kenjo, la Media Programo de UN aljuĝis “Ĉampionon de la Tera Premio” de UN por 2023. Interalie, la traktomodelo de mara plasta rubo, “Blua Ciklo”, deklarita de la provinco Zhejiang de Ĉinio ricevis tiun plejaltan honoron de UN.

Chen Yuan, estro de la mara sekcio de la Zhejiang-provinca Apartemento pri Ekologia Medio:

Tiu ĉi projekto celas trakti maran plastan rubon, inkluzive de ilia rekupero kaj reprodukto. Ĝi povas efike redukti kvanton de plastaj forĵetaĵoj enirantaj en maron, protekti marajn vivestaĵojn kaj plibonigi la maran ekologian medion.

La projekto “Blua Ciklo”, kiu dependas de “teknologio de “objektointerreto+blokoĉeno, celas starigi hermetikan traktosistemon tutprocese videeblan de “kolekto-stoko-transporto-regenero-fabriko” por maraj plastaj forĵetaĵoj, kaj fine regas la fonton de maraj plastaj forĵetaĵoj, malaltkarbone rericevas kaj altvalore utiligas ilin.

Mao Ningtao, specialisto de la projekto “Blua Ciklo:

Proksime al fiŝad-ĉesiga periodo, kiam partaj fiŝŝipoj revenas al sia haveno, fiŝistoj faras deklaron pri eluzitaj fiŝretoj kaj tiuj, kiujn ili elakvigis dum ilia fiŝkaptado surmare, kaj poste ni kolektas tiujn retojn. Nur unu jaron poste, ni kolektis 2 000 tunojn da forĵetitaj fiŝretoj.

Danke al registara direktado kaj merkata funkciado, la projekto “Blua Ciklo” tiris marbordajn popolamasojn al kolektado de maraj plastaj rubaĵoj kaj ebligis ekologian protektadon kaj riĉigon de popolanoj.

La 22a de aprilo estas la Monda Tago de Tero. Ĉi-jare la temo de la Monda Tago de Tero estas “Planedo kontraŭ Plasto”. Laŭ oficialaj donitaĵoj de la Media Programo de UN, ĝisnune la homaro ĉiujare produktas ĉ. 430 milionojn da tunoj da plasto, kaj du trionoj el tiuj baldaŭ fariĝas forĵetaĵoj. Ĉiujare estas 2,3 milionoj da tunoj da plastaj rubaĵoj fluas en akvan ekologisistemon, ekz. en lagojn, riverojn, marojn kaj oceanojn, kiuj pro tio poluiĝas.

Siddharth Chatterjee, kunordiganto de UN rezidanta en Ĉinio:

Nun estas tempo por adopti cirkulan ekonomian modelon, en kiu plasto estas rericevita, reutiligita kaj refandigita en produktan ciklon. Kiel plej granda produktanto kaj eksportanto en la mondo, Ĉinio ludas unikan rolon en la akcelo de transformiĝo de plasta cirkula ekonomio.

Enriko Ceko, plenumanta direktoro de Albana Centro por Daŭrigebla Disvolvo:

Ĉinio jam estas la plej granda rericevanto de plasto en la mondo. En 2021 Ĉinio rericevis ĉ. trionon de plasta rubo, preskaŭ 1,7-oble pli ol la tutmonda averaĝo. Ni povas, same kiel Ĉinio, ŝanĝi forĵetaĵojn al valoraĵoj, kaj samtempe krei pli da laborigoj kaj ekonomia prospero kaj protekti la naturan patrino kaj nian teron. 

Laŭ donitaĵoj, dum la 10 jaroj de 2011 ĝis 2020, Ĉinio jam kolektis 170 milionojn da tunoj da diversaj plastorubaĵoj. En 2021 Ĉinio eldonis “Agplanon pri traktado de poluitaj plastorubaĵoj dum la “dekkvara kvinjara plano” kun la celo efike bridi plastan poluadon en la jaro 2025.

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Ĉina-Rumana Asocio:

Kiel plej granda produktanto kaj konsumanto de plastaĵoj en la mondo, Ĉinio nun klopodas por respondi al la tutmonda problemo de plasta poluado, kaj Ĉinio estas kondukanto kaj kontribuanto de la mondo flanke de la traktado de plasta poluado

Abdulaziz Alshaabani, saudaraba specialisto pri ĉinaj aferoj:

La spertoj de Ĉinio flanke de reduktado de plasta poluado estas konsideritaj gravaj por la mondo, ĉar dekomence ĝi dediĉis sin al ellaboro de leĝoj kaj reguloj por malhelpi median poluadon. Ĉinio do estas respondeca kaj ankaŭ tutmonde unua lando, kiu praktikas limigon pri plastaj produktaĵoj uzitaj nur unufoje.


Nicholas Rosellini, kunordiganto de UN kaj reprezentanto de la Disvolva Programo de UN, rezdanta en Ĉinio:

Ĉinio jam pruvis sin ĉampiono de la tagordo 2030 por daŭrigebla evoluado kaj ĝiaj celoj. Ni povas vidi, ke Ĉinio jam pagis multe da klopodoj flanke de produktado, de puriga teknologio, uzado kaj komsumado de regenereblaj energioj, kaj ke kreskanta publiko konscias redukti konsumadon kaj reuzi kion oni havas kaj rekuperas.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree