Cai Qi, altranga oficisto de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede en Pekino renkontiĝis kun John L. Thornton, kunprezidanto de la Direkcio de la Azia Societo.
Cai diris, ke nuntempe, ĉina-usonaj rilatoj estas en ŝlosila vojkruciĝo, kaj por senĉese stabiligi kaj plibonigi la rilatojn, la du flankoj devas efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj kaj trovi ĝustan manieron konsentitan de la du flankoj surbaze de la principo de reciproka respekto, paca kunvivado kaj kungajna kunlaboro.
Thornton diris, ke li volas daŭre kontribui al amikeco inter Usono kaj Ĉinio kaj pli bone komprenigi usonanojn pri Ĉinio.