Kliko el Usono, Japanio kaj Filipinoj ne volas la Sudan Ĉinan Maron en ordo
CMG Publikigita: 2024-04-13 16:20:02

La 11an de aprilo la unuafoja triflanka pintkunveno de Usono, Japanio kaj Filipinoj okazis en Vaŝingtono. Post la kunveno la trio prezentis komunan deklaron, asertante, ke ili plifortigos defendan kunlaboron por akceli la tiel nomatan “sekurecon kaj prosperon de la hind-pacifika regiono kaj la mondo, atakante la ĉinan “unuflankan ŝanĝon de la situacio”, kaj esprimante “zorgojn” pri la agado de Ĉinio konservi la ŝtatan suverenecon super la Suda Ĉina Maro, la Orienta Ĉina Maro kaj aliaj koncernaj regionoj.

Tiu sceno ne estas fremda. Kelkajn jarojn antaŭe Usono faris tiajn aferojn ne malmulte, ekz. en 2017 fondi la aliancon QUAD, nome “kvarflanka sekureca dialogo de Usono, Japanio, Barato kaj Aŭstralio; en 2021 starigi la aliancon AUKUS, nome “triflanka sekureca partnereco” de Usono, Britio kaj Aŭstralio. Tiuj organizaĵoj esence estas politikaj klikoj generitaj el penso de malvarma milito, kun la celo subpremi potencialajn konkurajn rivalojn kaj konservi usonan hegemonion tutmonde.

Ĉi-foje por formi novan klikon Usono penis multe. Ekz. pri sekureca kunlaboro en la deklaro la trio havas jenajn aranĝojn: Usono kaj Japanio daŭrigas sian subtenon al Filipinoj pri ties kapabla konstruado de marbordgarda trupo; Usono, Japanio kaj Filipinoj proklamis fondi triflankan dialogan mekanismon pri maraj aferoj; trilandaj defendaj kaj surmaraj leĝoplenumaj fortoj faros komunajn manovrojn en la akvoj apud Japanio en 2025. En la triflanka kunveno Usono ripetis, ke se filipina aviadilo, ŝipo aŭ armita trupo estus atakita, Usono povus citi el “Komuna defenda traktato inter Usono kaj Filipinoj”.

Analizisto rimarkis, ke la instigo de Usono al Filipinoj reflektas la intencon, tio estas, ne voli la Sudan Ĉinan Maro, Maron en ordo. Se la orientazia regiono restus en paco kaj sekureco, la racieco de usona hegemonia ekzistado estus pridubita. La problemo de la Suda Ĉina Maro, fariĝas preteksto por Usono, kiu povus interveni en aferojn de la azipacifika regiono. Lastatempe, la filipina eksprezidento Duterte intervjuate diris: “La Suda Ĉina Maro, propre estis kvieta, sed de kiam usonanoj alvenis, ĉi tie ekestis disputoj”.

Ĉinio ĉiam persistas pace solvi suverenecan disputon per intertraktado, sed tio ne signifas toleri senkaŭzan bruegon de iu alia lando. Propre la landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (ASAN) havas bonajn rilatojn kun Ĉinio ĝenerale, sed nun aperis la kliko el Usono, Japanio kaj Filipinoj, kiu portas al la regiono ne “sekurecon kaj prosperon”, sed antagonismon kaj minacon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree