Gubernia rakonto: “Plej potenca gubernio de Ĉinio” estas ankaŭ “granda kafo-produktanto”
Mirinda Publikigita: 2024-04-13 22:59:55

La gubernio Kunshan de Jiangsu-provinco, riĉiĝinta pro elektroinformatika industrio, estas titolita kiel la “plej potenca gubernio de Ĉinio”. Kial? Ĉar ĝi estas la unua guberninivela urbo kun malneta produkta valoro je pli ol 500 miliardoj da juanoj de Ĉinio. Tamen hodiaŭ ni ne diskutas pri ekonomio, sed pri kafo. Ĉar Kunshan estas la enlande plej granda zono de kafo-industrio. 

Estas interese, ke Kunshan ne plantas kafoarbon, nek produktas kafgrajnojn, tamen ĝi okupas 60% de sekigitaj krudaj kafgrajnoj de la lando. Jes, Kunshan-gubernio sin dediĉas al fabrika industrio de kafo. La unua entrepreno enkondukita de Kunshan-gubernio pri kafo-industrio estas fabrikado de kruda kafgrajno. Nun Kunshan jam konstruis krudgrajnan staplon arean je 50 000 km2, kiu povas konservi 45 mil tunojn da krudaj kafgrajnoj. La industria ĉeno kuŝas en koncentrejo de krudaj kafgrajnoj. Do ĝuste estas tempo por establi industrian ĉenon de altkvalitaj manĝaĵoj ĉefe kun kafo en Kunshan. Kafo-entreprenoj sinsekve establis sian “superfabrikon” en Kunshan, grandegaj kafo-sekigitaj ekipaĵoj rapide funkcias. En 15 minutoj 320 kiloj da kafograjnoj estis sekigitaj. 

Malsamaj originoj, altitudoj, klimatoj, grundoj kaj plantformoj influas la guston de krudaj kafgrajnoj. Kaj la sekiga grado multe influas la finan guston de kafo. Klientoj ofte difinas sian apartan guston de kafgrajnoj. Nun Kunshan havas pli ol 500 kafejojn kaj la kafokulturo aldonas al la akvovilaĝo novan pejzaĝon. En vilaĝa hotelo, trinki kafon kaj vesti hanfuon jam estas mojosa vilaĝa vivo en ĉinaj gubernioj.  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree