Germana ĉefministro Scholz alvenis en Chongqing kaj komencis sian viziton al Ĉinio. Ĉi tio estas la dua vizito de Scholz al Ĉinio post sia enoficiĝo kiel ĉefministro, kaj la unua gvidanto de grava okcidenta lando vizitas Ĉinion ĉi-jare. Ĉi-foje Scholz vizitas Ĉinion kun tri kabinetaj ministroj pri medio, agrikulturo kaj transporto kiel membroj de la delegacio. Krome, ankaŭ ekonomia delegacio formita de koncernaj gvidantoj de pezaj kompanioj kiel Siemens, BMW kaj Mercedes-Benz vizitas Ĉinion.