Kion signifas serio da danĝeraj movoj de Japanio?
CMG Publikigita: 2024-04-14 19:22:39

Maksimuma levo de “Usona-Japana Sekureca Traktato”, faro de militaj manovroj kun Usono, Aŭstralio kaj Filipinoj sur la Suda Ĉina Maro, serĉado aliĝi al la milita alianco AUKUS… Lastatempe Japanio fojfoje faris danĝerajn movojn, kaj protestaj voĉoj kontraŭ tio ondis kaj ondis.  

La nova versio de “Usona-Japana Sekureca Traktato” difinas, ke Usono havas devon helpe defendi Japanion, kiam tiu estas atakita, ke la usonaj trupoj povas uzi militajn bazojn en Japanio, kaj ke kiam Usono estas atakita, Japanio ne havas respondecon de defendo. En la lastaj jaroj Usono praktikas la tiel nomatan “hind-pacifikan strategion” kaj prenas Japanion por grava peono. 

Ne nur tiel, la du partioj, en deklaro, ankoraŭ levis la aliancan rilatecon al “tutmonda partnero“, kiu celas “kunlaboron de komuna defendo”, kaj la sfero de la kunlaboro plivastiĝas, inkluzivante kune esploradon de defendaj ekipaĵoj, artefaritan intelekton, kvantuman komputadon kaj aliajn altteknologiojn. Samtempe, la deklaro mencias la problemojn de la Orienta Ĉina Maro, la Suda Ĉina Maro kaj Tajvano, kaj asertas, ke ili plifortigas plurflankan kunlaboron kaj oftigas kontakton kun NATO. Analizisto opinias, ke tiuj novaj movoj signifas, ke Japanio pli kaj pli malproksimiĝas de paca institucio, kaj ke ĝi agas en akordo kun usona tutmonda strategio en multaj kampoj, formante “klikon” kontraŭ Ĉinio.

La milita alianco de Usono kaj Japanio probable rompas la originan ekvilibron, vekas maltrankviliĝon kaj malkontenton de aliaj landoj, kaj portas latentan malbonon al regiona paco.

La azipacifika regiono estas bona loko de paco kaj evoluo, ne ŝakludejo por potencoj. Kiel ŝuldanto de peza historio, Japanio, se ĝi sekvas Usonon al “milita potenco”, iros en pli danĝeran situacion. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree