Ekskluziva intervjuo kun Brown, ĉefministro de Antigvo-Barbudo
CMG Publikigita: 2024-04-14 13:00:37

Brown, ĉefministro de Antigvo-Barbudo, en Pekino akceptis ekskluzivan intervjuon de “Top Interview”  de CCTV. Brown estas la unua gvidanto el la latinamerikaj kaj karibaj landoj, vizitanta Ĉinion, kaj li persone atestis la oficialan malfermiĝon de la ambasadorejo de Antigvo-Barbudo en Ĉinio. Li diris, ke Tajvano estas unu provinco de Ĉinio, kaj reasertis, ke Antigvo-Barbudo subtenas la principon de unu Ĉinio. Brown rimarkis, ke, depost la fondiĝo de dulandaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 41 jaroj, la dulanda kunlaboro akiris abundajn fruktojn. Li eĉ malkaŝe asertis, ke la tiel nomata “ŝulda kaptilo” estas pure kondamna al Ĉinio.

Unu jaro havas 365 tagojn, kaj Antigvo-Barbudo ĝuste havas 365 belajn strandojn. Ĉefministro Brown varme esprimis bonvenigon al ĉinaj turistoj pri spertado de kariba marinsula ekzotismo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree