Ĉinio estas profunde maltrankvila pri la nuna eskalado de la irana-israela situacio kaj alvokas koncernajn partiojn resti trankvilaj kaj teni sinregon por eviti plian eskaladon de streĉitecoj, kion diris la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj dimanĉe responde al la atako de Irano kontraŭ Israelo.
La ministerio diris, ke la eskalado estas la plej nova manifestiĝo de transfluo de la Gaza-konflikto, do la urĝa tasko nun estas serioze efektivigi la Rezolucion 2728 de la Sekureca Konsilio de UN kaj ĉesigi la Gazaan konflikton kiel eble plej baldaŭ.