Lin Jian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde anoncis, ke Tanja FAJON, slovena vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj kaj eŭropaj aferoj faros oficialan viziton al Ĉinio de la 16-a ĝis la 21-a de aprilo, invitite de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.