Germana ĉefministro laŭdis kunlaboron kun Ĉinio pri hidrogena teknologio
Ĝoja Publikigita: 2024-04-15 15:18:47

Germana ĉefministro Olaf Scholz dimanĉe diris, ke lin profunde impresis kunlaboro inter entreprenoj germanaj kaj ĉinaj sur la kampo de hidrogena teknologio, kaj Germanio volas daŭrigi profundajn kaj amikajn interŝanĝojn kun Ĉinio kaj antaŭenigi la duflankan kunlaboron sur nova nivelo.

Scholz dimanĉe vizitis entreprenon kune investitan de Germanio kaj Ĉinio kaj scienc-esploran projekton sub kunlaboro inter Germanio kaj Ĉinio pri akva monitorado ktp. post kiam li atingis Chongqing-municipon tiu matene por tri-taga oficiala vizito al Ĉinio laŭ invite de Li Qiang, ĉina ĉeministro. Scholz lunde atingis Ŝanhajon por daŭrigi sian viziton.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree