Xi elmetis kvar principojn por solvi ukrainajn krizojn
Ĝoja Publikigita: 2024-04-16 17:25:23

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde proponis kvar principojn por preventi perdon de regado de la ukrainaj krizoj kaj frue restarigi pacon.

Xi renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz en Pekino kaj ili faris profundajn interŝanĝojn de opinioj pri la krizoj en Ukrainio dum sia dialogo.

Xi substrekis, ke en la nuna situacio por preventi perdon de regado de la konflikto, ĉiuj partioj devas labori kune por restarigi pacon kiel eble plej frue. Por tio li proponis kvar principojn.

Xi diris, "Unue, ni devas prioritate protekti pacon kaj stabilecon kaj nin deteni de serĉado de privataj interesoj. Due, ni devas malstreĉi la situacion kaj ne enverŝi oleon en la fajron. Trie, ni bezonas krei kondiĉojn por restarigi pacon kaj eviti pluan strecon. Kaj kvare, ni devas redukti negativan influon al la monda ekonomio kaj eviti damaĝon al stabileco de mondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree