Ĉina ministro de eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia irana paralalulo Hossein Amir-Abdollahian faris telefonan dialogon lunde pri la streĉeco inter Israelo kaj Irano.
Amir-Abdollahian konigis al Wang la iranan starpunkton pri atako al konsula sekcio de la irana ambasadorejo en Damasko, Sirio, dirante, ke la Sekureca Konsilio de UN ne faris necesan respondon al la atako, kaj Irano rajtas fari memdefendon respondan al atenco al ĝia suvereneco.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas la atakon al konsula sekcio de la irana ambasadorejo en Damasko, opiniante, ke tio estas serioza malobservo de internacia leĝo kaj neakceptebla.