Malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5,3% en unua trimestro de 2024
Yu Publikigita: 2024-04-16 14:24:10

Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris marde, ke en la unua trimestro de 2024, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 5,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La malneta enlanda produkto de la lando atingis 29,63 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 4,17 duilionojn da usonaj dolaroj) dum ĉi tiu periodo, laŭ la donitaĵoj.

Laŭsezone, la ekonomio pliiĝis je 1,6% en la unuaj tri monatoj.

"La altkvalita disvolviĝo de Ĉinio faris novajn atingojn en la unua kvarono. La nacia ekonomio konservis tendencon de daŭra renormaliĝo kaj havis bonan komencon," Sheng Laiyun, vicdirektoro de la Nacia Statistika Buroo, diris en gazetara konferenco.

Sheng menciis pozitivajn faktorojn dum la periodo kiel kreskantan produktadan postulon, stabilajn dungadon kaj prezojn, kaj pliiĝantan merkatan konfidon.

Sheng atribuis la bonan tendencon en la unua trimestro al la efektivigo de subtenaj registaraj politikoj kaj intensigo de makrokontrolaj klopodoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree