Ĉina prezidanto renkontiĝis kun germana ĉefministro Olaf Scholz
Yu Publikigita: 2024-04-16 15:36:27

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis Ĉinion kaj Germanion ambaŭ esti vigle atentaj kontraŭ leviĝanta protektismo, kaj rigardi la demandon de produktkapablo objektive kaj dialektike.

Xi faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun vizitanta germana ĉefministro Olaf Scholz en Pekino.

Xi diris, ke la industriaj kaj provizaj ĉenoj de Ĉinio kaj Germanio estas profunde interligitaj kaj merkatoj de la du landoj estas tre interdependaj. Xi aldonis, ke la reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio estas ne "risko", sed garantio por la stabileco de duflankaj rilatoj kaj oportuno por la estonteco.

Xi diris, ke la du landoj havas grandegan potencialon por kungajna kunlaboro en ambaŭ tradiciaj kampoj kiel fabrikado de maŝinoj kaj aŭtomobiloj kaj emerĝantaj kampoj inkluzive de verda transformiĝo kaj cifereca artefarita inteligenteco. Li akcentis, ke la du flankoj devas disvolvi la distingajn karakterizaĵojn de reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj kaj atingi reciprokan sukceson, kaj ke la eksportado de ĉinaj elektraj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj produktoj ne nur riĉigis tutmondan provizadon kaj malpezigis tutmondan inflacian premon, sed ankaŭ multe kontribuis al la tutmonda respondo al klimata ŝanĝiĝo kaj verda kaj malaltkarbona transformiĝo.

Xi atentigis, ke Ĉinio kaj Germanio ambaŭ multe dependas de industrio kaj subtenas liberan komercon kaj ekonomian tutmondiĝon, kaj la du flankoj devas esti vigle atentaj kontraŭ leviĝanta protektismo, rigardi la demandon de produktkapablo objektive kaj dialektike el merkat-orientita kaj tutmonda perspektivo, persisti en ekonomiaj principoj, kaj nutri pluan kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree