Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj dialogis kun paralelulo de Centr-Afrika Respubliko
Ĝoja Publikigita: 2024-04-16 12:47:03

Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, lunde en Pekino dialogis kun Sylvie Baipo-Temon, ministro pri eksterlandaj aferoj de Centr-Afrika Respubliko, kaj ili promesis fortigi kunlaboron sur diversaj kampoj.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, menciis, ke Ĉinio ĉiam rigardas Centr-Afrikan Respublikon kiel bonan amikon kaj partneron. Li diris, ke Ĉinio daŭre subtenos Centr-Afrikan Respublikon esplori disvolvan vojon taŭgan al la naciaj kondiĉoj, kaj parolos por la lando en la Sekureca Konsilio de UN kaj en multflankaj okazoj.

Wang aldonis, ke Ĉinio laboros kun Centr-Afrika Respubliko por profundigi strategian konfidon kaj amikan kunlaboron, kaj komune klopodos por konstrui strategian partnerecon.

Baipo-Temon esprimis laŭdon pri ĉina principo persiste ne interveni en alilandajn internajn aferojn, dirante, ke Centr-Afrika Respubliko firme observas la principon de unu Ĉinio kaj firme subtenas Ĉinion protekti siajn kernajn interesojn.

Post la dialogo, la dulandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj publikigis komunan deklaracion pri akcelado de efektivigo de la tri mondaj iniciatoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree