Raporto por unua trimestro: Ĉina ekonomio montras bonan tendencon
Yu Publikigita: 2024-04-17 11:24:00

Ĉiuj produktlinioj plenforte funkcias en kompanio afrikanta ekranojn de lum-elsenda diodo (LED) en la urbo Shenzhen por plenumi mendilojn el Usono, Britio kaj Germanio.

Zhao Yang, ĝenerala vicdirektoro de la lumelektronika kompanio Absen en Shenzhen: "Nun, ni havas 18 enlandajn kaj eksterlandajn kompaniojn tutmonde, kaj starigis proksimume 6 000 retojn de kanala kunlaboro en pli ol 140 landoj kaj regionoj."

En la lastaj jaroj tra la mondo emerĝantaj kampoj kiel estiga AI (artefarita intelekto) kaj inteligentaj konektitaj veturiloj montris eksplodan kreskon. Ankaŭ la eksportado de rilataj vidaŭdaj ekipaĵoj kaj LED-plataj panelaj moduloj evidente pliiĝis. Statistikoj montris, ke en la unuaj du monatoj de ĉi tiu jaro, la eksportado de mekanikaj kaj elektraj produktoj de Ĉinio kalkuliĝis al 2,22 duilionoj da juanoj, kun kresko de 11,8%, okupante preskaŭ 60% de la totala eksportvaloro.

Gao Ruidong, ĉefekonomikisto de Everbright-Valorpaperoj: "Ekde ĉi tiu jaro, industria produktado, inkluzive de importado kaj eksportado, kaj konsumado, montris tendencon de forta renormaliĝo en multaj sektoroj."

Doganaj donitaĵoj montris, ke en la unua trimestro, la vara importado kaj eksportado de Ĉinio superis 10 duilionojn da juanoj por la unua fojo en la sama periodo, kreskante je 5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kaj la kresko de la importado kaj eksportado estis plej rapida en ses sinsekvaj trimestroj. Laŭ ekonomiaj donitaĵoj publikigitaj de la Nacia Statistika Buroo la 16an de aprilo, la malneta enlanda produkto de Ĉinio en la unua trimestro kalkuliĝis al 29 629,9 miliardoj da juanoj, kun kresko de 5,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La ĉina ekonomio tendencas al daŭra renormaliĝo.

Haibin Zhu: Ĉefekonomikisto de JPMorgan Chase al Ĉinio: "La neatendita kresko en la unua trimestro estis plejparte pro la fabrikada industrio, kio rilatas al investado en altteknologio, kaj ankaŭ investado en ekipaĵa renovigo kaj altgradigo en tradicia fabrikada industrio, kiujn ni nun antaŭenigas."

La Raporto pri Konfidindico de Eksterlanda Rekta Investo, publikigita de monde fama administra konsultiĝa firmao Kearney, montris, ke Ĉinio saltis de la 7a loko pasintjare ĝis la 3a loko nun, okupante la unuan lokon inter la emerĝantaj merkatoj. Laŭ donitaĵoj de la Germana Instituto pri Ekonomia Esploro, la totala rekta investo de Germanio en Ĉinio atingis rekordan sumon de 11,9 miliardoj da eŭroj en 2023, kio indikas, ke germanaj kompanioj estas tre optimismaj pri la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio.

Maximilian Butek, plenuma direktoro de Germana Ĉambro de Komerco en Ĉinio: "Konfidon vi facile povas mezuri per investoj, ĉu ne? Kaj ne nur la investaj donitaĵoj venantaj el Germanio montras, ke ni havas kreskon de germana eksterlanda rekta investo en Ĉinio, sed ankaŭ ni demandas niajn kompaniojn kaj pli ol 50 procentoj diras, ke ni investos plue. "

Vicentiu Gheorghe, honora prezidanto de la Ĉina-Rumana Asocio: "La konfido de eksterlandaj investantoj baziĝas sur la ekonomia stabileco kaj altkvalita disvolviĝo, merkata grandeco, bona industria sistemo, altkvalitaj homaj resursoj kaj unuaklasa komerca medio de Ĉinio. Nun, Ĉinio klopodas antaŭenigi sian modernigon, akceli la disvolviĝon de novaj altkvalitaj produktivaj fortoj surbaze de novigado kaj liveri senlimajn merkatajn ŝancojn kaj vastajn disvolvajn perspektivojn al enlandaj kaj alilandaj investantoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree