Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eskterlandaj Aferoj Lin Jian marde anoncis, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faros oficialan viziton al Indonezio, Kamboĝo kaj Papu-Nov-Gvineo de la 18-a ĝis la 23-a de aprilo.
Lin diris, ke Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj, prezidos la Kvaran Kunvenon de la Altnivela Dialoga Kunlabora Mekanismo inter Ĉinio kaj Indonezio kaj la Sepan Kunvenon de la Interregistara Kunordiga Komitato de Ĉinio kaj Kamboĝo.