Ĉina ĉefministro parolis kun germana ĉefministro
Ĝoja Publikigita: 2024-04-17 15:00:13


Ĉina ĉefministro Li Qiang marde en Pekino parolis kun germana ĉefministro Olaf Scholz, alvokante novan nivelon de la dulandaj rilatoj kun reciproka kompreno kaj komuna gajno per dialogo kaj kunlaboro.

Li diris, ke la kuranta jaro markas la dekan datrevenon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio, kaj Ĉinio pretas labori kun Germanio por fortigi reciprokan komprenon per dialogo kaj atingi komunan gajnon per kunlaboro.

Li alvokis, ke la du flankoj plene ludu rolon de interregistara interkonsiliĝo kaj aliaj mekanismoj sur diversaj niveloj, kreu novajn kreskajn punktojn por kunlaboro de novenergiaj veturiloj, diĝita ekonomio, artefarita inteligento kaj verda disvolvo, kaj fortigu subtenon al interŝanĝoj kaj kunlaboro sur la kampoj loka, kultura, sporta, junulara, eduka, scienc-esplora kaj aliaj.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio pretas labori kun Germanio kaj la EU por protekti justan konkurencon kaj malferman kunlaboron. Li esprimis la esperojn, ke la EU persistos en merkata gvidado kaj justaj principoj, kaj prudente uzos komercajn savajn rimedojn.

Scholz diris, ke Ĉinio estas grava partnero de Germanio, kaj Germanio volas labori kun Ĉinio por fortigi dialogon kaj komunikon sur ĉiuj niveloj, profundigi kunlaboron sur diversaj kampoj, kiel financo, agrikulturo, verda transformiĝo kaj renovigebla energio, akceli interŝanĝojn kulturan, edukan, sportan kaj popolan, komune trakti tutmondajn defiojn kiel klimatan ŝanĝiĝon, kaj akceli la ĉiuflankan strategian partnerecon de Germanio kaj Ĉinio por pli granda disvolviĝo.

Scholz diris, ke la germana flanko laŭdas Ĉinion pro ĝia vizolibera politiko por Germanio, volas doni pli da oportunoj al ĉinoj, kiuj vizitos Germanion.

Post la interparolo, Li kaj Scholz komune ĉeestis al kunveno de ĉina-germana ekonomia konsila komitato.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree