Ĉina-usona ekonomia laborgrupo kunvokas kvaran kunvenon
Yu Publikigita: 2024-04-17 20:28:05

La Ministerio pri Financo de Ĉinio diris merkrede, ke la ĉina-usona ekonomia laborgrupo okazigis sian 4an kunvenon marde en Vaŝingtona Distrikto de Kolumbio.

La ministerio diris en deklaro, ke la kunveno estis prezidata de ĉina vicministro pri financo Liao Min kaj usona vicministro pri financo Jay Shambaugh.

Fokusiĝante al efektivigo de la grava konsento atingita de la estroj, la du flankoj faris profundan, pragmatan kaj konstrueman komunikadon pri la makroekonomiaj situacioj kaj ekvilibra kreskado en la du landoj kaj la mondo, kaj ankaŭ pri aranĝoj por venonta komunikado.

La ĉina flanko esprimis zorgon pri la usonaj ekonomiaj kaj komercaj limigoj kontraŭ Ĉinio, kaj faris pliajn respondojn rilate la demandon pri produktkapablo.

La du flankoj konsentis konservi komunikadon kaj interŝanĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree