Ĉina-germana konsento estas forta respondo al bruado de okcidento
Yu Publikigita: 2024-04-17 20:23:57

Germana ĉefministro Olaf Scholz vizitis tri ĉinajn urbojn en tri tagoj. La 16an de aprilo, la lastan tagon de la vizito, en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Scholz. Gvidantoj de la du landoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la pozicio de ĉina-germanaj rilatoj kaj pri internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj. La ĉina flanko atentigis, ke estas neniu fundamenta konflikto de interesoj inter Ĉinio kaj Germanio, kaj la du flankoj ne estas sekureca minaco unu al la alia, kaj ke reciprokprofita kunlaboro inter la du landoj estas ne risko, sed garantio por stabileco de duflankaj rilatoj kaj oportuno por malfermo de la estonteco. La germana flanko esprimis sian volon plue plifortigi duflankajn rilatojn kun Ĉinio, profundigi duflankajn dialogon kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn en edukado kaj kulturo, kio tre gravas al Germanio kaj Ĉinio kaj eĉ la mondo. Ambaŭ flankoj ankaŭ esprimis sian subtenon por libera komerco kaj ekonomia tutmondiĝo, kaj volas kune trakti tutmondajn defiojn kaj konservi pacon kaj stabilecon de la mondo.

Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Germanio. Dum longa tempo, la ĉina-germanaj rilatoj estis ĉe la avangardo de la rilatoj de Ĉinio kun ĉefaj okcidentaj landoj. La gvidantoj de ambaŭ flankoj konservas striktan komunikadon. Mekanismoj kiel konsiliĝo inter la du registaroj kaj altnivelaj dialogoj en strategia, financa kaj aliaj kampoj efike funkcias, kio certigas la ĉefan tonon por daŭra kunlaboro inter la du landoj kaj ankaŭ antaŭenigas la stabilan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

La retejo de la germana federacia registaro atentigis, ke la vizito de Scholz sekvas la temon de "daŭripova komuna agado". Iuj en Germanio opinias, ke Germanio devas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio ĉu por traktado de la defioj al enlanda ekonomia malrapidiĝo aŭ solvado de la ukraina krizo.

Kiel la ĉina-germanaj rilatoj povas stabile disvolviĝi sub la nuna situacio? Unuflanke, la germana flanko devas vere konscii, ke la disvolviĝo de Ĉinio ne estas minaco al Germanio aŭ Eŭropo. Kunlaboro inter la du flankoj estas multe pli grava ol konkurado kaj diferencoj, kio estas la bazo por plibonigi strategian reciprokan fidon. Aliflanke, Ĉinio kaj Germanio devas plue ludigi al ekonomia kaj komerca kunlaboro la rolon kiel "balasta ŝtono" en la duflankaj rilatoj.

Dum la renkontiĝo, ĉina kaj germana gvidantoj ambaŭ esprimis oponon kontraŭ protektismo kaj atendojn pri plifortigo de pragmata kunlaboro. La ĉina flanko rimarkigis, ke ambaŭ landoj havas enorman potencialon por kunlaboro kaj kungajnaj rezultoj en tradiciaj kampoj kiel fabrikado de maŝinoj kaj aŭtomobiloj, kaj emerĝantaj sektoroj kiel verda transformiĝo, ciferecigo kaj artefarita intelekto. Ĉi tio montris la direkton por vastigi ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj Germanio.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree