Ĉina ĉefministro kunsidis kun transmaraj aĉetantoj en Kantona Foiro
Ĝoja Publikigita: 2024-04-18 15:25:38

Ĉina ĉefministro Li Qiang merkrede okazigis simpozion kun transmaraj aĉetantoj, kiuj partoprenas en la 135-a sesio de la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) en Kantono.

Reprezentantoj de transmaraj aĉetantoj parolis pri siaj spertoj en fortigo de kunlaboro kun Ĉinio danke al la Kantona Foiro, montrante, ke la foiro longtempe ludis gravan rolon por akceli komercajn interŝanĝojn kaj amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Ili diris, ke ili plenas je fido pri perspektivoj de la ĉina ekonomia disvolvo.

Li diris, ke transmaraj entreprenoj longtempe faris pozitivajn kontribuojn al progresigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj la mondo, konektado de ĉina fabrikado kaj transmaraj merkatoj kaj akcelo de altefika konformigo inter mondaj provizado kaj postulado.

Li menciis, ke Ĉinio akcelos ligon de altnormaj internaciaj ekonomiaj kaj komercaj reguloj, daŭre plivastigos merkatan enir-permeson kaj garantios eksterkapitalajn entreprenojn ricevi egalan traktadon kiel enlandaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree