Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde sendis mesaĝon al Bjarni Benediktsson gratulante lin pro lia enoficiĝo kiel islanda ĉefministro.
Li diris, ke estas bona la tendenco de disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Islando, eliĝas kontinue pozitiva efiko de liberkomerca interkonsento de Ĉinio kaj Islando kaj stabile marŝas antaŭen la duflanka pragmata kunlaboro sur la kampoj verda, tervarma, turisma kaj aliaj. "Mi volas kune kun vi klopodi por laŭ la principoj de reciproka respekto, reciproka fido, reciproka utilo kaj komuna gajno, profundigi dulandan kunlaboron sur la kampoj de ekonomio, komerco, investado, verda transformiĝo kaj traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj alporti pli da bono al la du popoloj."