Ĉinio vidis 141 milionojn da translandaj vojaĝoj en unua trimestro
Yu Publikigita: 2024-04-18 19:50:21

La Nacia Administracio pri Enmigrado de Ĉinio anoncis ĵaŭde, ke landlimaj havenoj traktis pli ol 141 milionojn da eniraj kaj eliraj vojaĝoj en la unua trimestro de tiu ĉi jaro.

La administracio diris en deklaro, ke tio markas kreskon de pli ol 117% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro.

La deklaro diris, ke inter la translandaj vojaĝoj, pli ol 69,54 milionoj estis faritaj de loĝantoj de la ĉina ĉeftero kaj pli ol 59,11 milionoj estis faritaj de loĝantoj el Honkongo, Makao kaj Tajvano. Ĝi aldonis, ke la nombro ankaŭ inkluzivas pli ol 13 milionojn da vojaĝoj faritaj de alilandaj ŝtatanoj, kun kresko de 305% kompare kun la sama periodo en 2023.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree