Lin Jian, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede diris, ke Ĉinio esperas, ke rilataj landoj estos malfermaj por justa konkurenco anstataŭ uzi rakonton pri "troa produktkapablo" por ĝustigi protektismon.
Li diris, ke estas "tute erara" la koncepto, ke ĉina troa produktkapablo en novenergiaj sektoroj damaĝas la mondan merkaton.
En regula gazetara konferenco, li diris, ke tiuj, kiuj disvastigas la koncepton por ĝustigi protektismon, gajnos nenion, nur malstabligos kaj detruos industriajn kaj provizajn ĉenojn, malhelpos mondan verdan transformiĝon kaj bridos kreskon de emerĝantaj sektoroj.
Li aldonis, ke Ĉinio ripete substrekis, ke la demando pri produktkapablo devas esti rigardata laŭ principoj de merkata ekonomio, kaj taksata en la situacio de ekonomia tutmondiĝo, monda labordivido kaj merkata dinamiko.