“Transdoni niajn tradiciojn al la estonto”—Intervjuo al Atman One
Alessandra Madella Publikigita: 2024-04-19 21:52:16

Atman One estas la artnomo de Hao Fangyuan,  artisto origina de la ĉina urbo Dandong kaj nun bazata en Ŝanhajo. En siaj verkoj li konstante esploras la temojn de diverseco kaj unueco, profunde renovigante ĉinan tradician kulturon per energie moderna kunfandiĝo de artoj. Lia mur-pentraĵo “Unueco” aperas en kerna momento de la Esperanta filmo “Sgrafitoj” de MA-GA Filmoj. En tiu ĉi intervjuo, li afable konsentis paroli kun Ĉina Komunikila Grupo pri la fontoj de sia praktiko kaj pri ĝia signifo en la kunteksto de nuntempa Ĉinio. 

AO: Atman One

AM: Alessandra Madella

AM: Ĉu vi bonvolas iom paroli al ni pri via fono?

AO: Mia hejmurbo, Dandong, troviĝas sude de rivero Yalu kaj norde de montaro Daxing’anling. Ĝia kvazaŭ “sudeca” medio havas belajn montojn, plaĉan klimaton kaj kvar apartajn sezonojn. Tie naturaj pejzaĝoj abundas kaj aero kaj akvo estas eksterordinare puraj, ĉar ne estas peza industrio. Retrorigardante, mi vidas kiel tiu bela komenco havas tre gravan lokon en mia tuta vivo. Trans rivero Yalu troviĝas Nord-Koreio, kio kontribuas al miksaĵo de diversaj lingvoj, kutimoj kaj gentoj: koreoj, ĉinoj de korea etno, japanoj, manĉuroj kaj rusoj. Estas tre naci-riĉa, plurkultura urbo. Do, “diverseco” estas iel skribita jam en mia deveno mem. 

AM: Kial vi decidis ekpentri per grandega peniko?

AO: Ĉar mi ĉiam volas meti miajn tutajn animon kaj korpon en la pentran kreadon. Ni nepre devas interrompi la inertecon de la animo kaj la senagecon de la korpo. Tiu forta deziro estas la bazo de mia koncepto labori per “ekstrema pezego.” 

AM: Kiel via stilo de pentrado estas ligita al tradiciaj ĉinaj formoj? Kaj kiel vi novigas ilin?

AO: Unue, mi klopodas profunde studi kaj praktiki ĉinan tradician kulturon, reirante al ĝia “fonto” aŭ “radiko” por plene “personigi” ĝin, reprezentante ĝin en mia agado. Samtempe, mi vola

s kontribui al nia nova erao de pozitiva larĝiĝo de kultura kunteksto, lernante de la elstaraj civilizacioj de la mondo kaj absorbante el ili “nutraĵojn”, kiuj nature donos kreskante novajn fruktojn. 

AM: Kiom gravas por vi kapti la spiradon (aŭ la energion) de la universo?

AO: Kiam mi juĝas la plenan realigadon de arta verko, finfine estas nepre grava konsidero: ĉu ĝi estas “vivanta” aŭ ne? Alivorte, kiel vi diris, “spirado” kaj “energio” estas vere tre gravaj por mi. 

“Unueco”


“Flora ofer-rito”


AM: Vi ofte pentras la ideogramon “Unu.” Kion ĝi signifias por vi?

AO: “Unu”, “Unueco”, estas mia kerna spirito. De la komenco de miaj studoj pri ĉina tradicia kulturo, mi sentis profundan simpation por filozofiaj pensoj kiel “Ĉiuj leĝoj estas unu”, “Ĉielo kaj homo estas unu”, “Ĉiuj estaĵoj estas unu.” Do, en 2006 mi proponis la ideon de “integrata arto”, kiu defias la akademian preskribon ne kunfandi ĉiujn apartajn arto-formojn kaj male strebas por unueco.

AM: Ĉi rilate, kiel vi priskribus vian uzon de diversaj komunikiloj? Kiel ekzemple en la kazo de fotoj aŭ videoj de vi mem dum vi pentras, kiuj fakte iĝas la arta verko mem...

AO: Tio estas ja ekzemplo de “integrata arto” kaj mi certas, ke ĝi nepre iĝos la tendenco de la estonto. Precipe la rapida disvolvo de scienco kaj teknologio rapidigos la emon kaj la kapablon de individuoj sin prezenti pli kaj pli en ĉiuj siaj dimensioj. Tio ebligos ankaŭ pli forme kompletan kaj integratan dissendon de energiaj/ekologiaj informoj.  

“Ĉasante la sunon”

AM: Ĉu vi bonvolas priskribi al ni la kuntekston de viaj artaj ludadoj “Antikva kultado” kaj “Flora ofer-rito”?

AO: Miaj verkoj kelkfoje estas iom kiel enigi mortantan “kultur-organismon”, kreante “regenerigajn ĉelojn” por ĝia plu- kaj eĉ re-vivo. Mi klopodas labori kiel eble plej multe por revivigi ritojn kaj transdoni niajn tradiciojn al la estonto.

AM: Kiel vi estis invitita al la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko en 2017?

AO: Komence temis nur pri deziro de mia flanko. Sed bonŝance kelkaj amikoj havas efektive ŝancojn kaj vojojn en tiu kampo.  Vere mi konsideras, ke tio estis ja ŝanco. 

AM: Kiuj estas viaj programoj por la jaro de la drako laŭ la ĉina kalendaro?

AO: Se vi konsideras la ĉinan tradician numerologion (aŭ sortdivenon per nombroj kiel la naskiĝdato), la jaro de la drako estas bonega por mi en tiu ĉi stadio de mia vivo. Ĝi devus porti al mi multe da subteno por helpi min akiri eĉ pli grandajn rezultojn.

Fotoj: 

Atman One kun sia grandega peniko

Atman One ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, 2017

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree