Ĉina ĉefministro Li Qiang ĵaŭde diris, ke la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro (Kantona Foiro) devas ludi pli grandan rolon en plivastigo de ĉina altnivela malfermo kaj akceli konstruadon de malferma ekonomio de la mondo.
Li faris la rimarkojn en vizito al ekspozicio pri la historio de la Kantona Foiro en Kantono, suda ĉina provinco Guangdong.
Li vizitis ankaŭ budojn de multaj entreprenoj en la ejo de la 135-a sesio de la Kantona Foiro, kiu malfermiĝis lunde.
Li kuraĝigis entreprenojn kontinue altigi esplorajn kaj disvolvajn kapablojn kaj strebi al transformiĝo diĝita, inteligenta kaj verda.