Komenciĝis 14-a Pekina Internacia Filma Festivalo
Ĝoja Publikigita: 2024-04-19 15:37:32

La atendata 14-a Pekina Internacia Filmfestivalo (PIFF) malfermiĝis ĵaŭde vespere en Pekino kaj ĉinaj kaj alilandaj laborantoj de filma industrio marŝis sur ruĝa tapiŝo por la malferma ceremonio.

Shen Haixiong, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) alparolis la malferman ceremonion kaj dividis sian opinion pri ĉina filmindustrio.

Kurantjare la Tiantan-premio ricevis 1 509 verkojn el 118 landoj kaj regionoj, kreante novan rekordon de la nombro de partoprenantoj. La ĵurio de la Tiantan-premio pridiskutos kaj decidos gajnantojn en kategorioj kiel la Plej Bona Filmo, la Plej Bona Reĝisoro, la Plej Arta Kontribuo ktp. Kaj premiitoj estos publikigitaj en la ferma kaj premidona ceremonio la 26-an de aprilo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree