Kial alilandaj markoj donas grandan gravecon al ĉina merkato?
Yu Publikigita: 2024-04-19 20:30:26

"Ekde la establo de nia kompanio, ni sciis, ke Ĉinio estas unu el la plej gravaj altnivelaj merkatoj en la mondo. Tial eniri Ĉinion estas ne demando de jes aŭ ne, sed demando pri tempo." En la ĵus finita 4a Ĉina Internacia Konsumaĵa Ekspozicio, Hutch Hutchison, kunfondinto de la brita poŝtelefona marko AXO, diris al niaj raportistoj, ke ili sin preparis por eniri la ĉinan merkaton por pluraj jaroj kaj fine sukcese partoprenis en la ekspozicio ĉi-jare.

Ĉi-jare la Ĉina Internacia Konsumaĵa Ekspozicio kunvenigis novajn kaj malnovajn amikojn, kaj la nivelo de internacieco atingis novan alton. Pli ol 4 000 markoj el 71 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio, kun pli multaj eksterlandaj ekspoziciantoj kaj markoj ol antaŭe. Pli ol 1 462 novaj produktoj estis lanĉitaj, 84 enlandaj kaj alilandaj markoj debutis, kaj landoj kiel Britio, Mongolio kaj Malajzio unuafoje sendis siajn grupojn al la ekspozicio. Sohail Shaikh, brita komerca vicdelegito al Ĉinio, diris, ke la ĉina merkato estas plena de ŝancoj kaj ankaŭ tre konkurenciva, kaj britaj kompanioj povas lerni de spertoj ĉi tie.

La merkato estas la plej malabunda resurso. Por eksterlandaj entreprenoj, la grandega merkato de Ĉinio unue signifas konsiderindan enspezon. Nun Ĉinio forte antaŭenigas konsumadon de la postpandemia renormaligo al daŭra grandigo. En la unua trimestro de la kuranta jaro, la kontribuo de konsumado al la kresko de la malneta enlanda produkto atingis 73,7%. En aprilo, la prospera indico de la detala vendado de Ĉinio atingis 50,4%, kaj ĝi estis en grandiga interspaco dum jaro. Tia konsuma vigleco ankaŭ estas rekte reflektita en la komerca agado de fremdlandaj entreprenoj en Ĉinio. Kiel Kärcher, germana marko por purigaj ekipaĵoj, klarigis, multaj el ĝiaj produktoj en Ĉinio registris kreskon de enspezo en la pasintaj sinsekvaj jaroj kaj produktoj kiel fenestraj purigiloj kaj vaporaj purigiloj atingis rekordajn vendojn pasintjare.

La nombro de homoj kun meznivela enspezo en Ĉinio nun kalkuliĝas al pli ol 400 milionoj kaj espereble superos 800 milionojn antaŭ 2035. Laŭ Luca Battiloro, ĝenerala direktoro de la itala motorcikla fabrikanto Ducati en Ĉinio, estas multaj junaj konsumantoj en Ĉinio, kiuj volas ĝui vivon. Li klarigas: "Ni havas sufiĉajn kialojn kredi, ke la ĉina merkato konservos daŭran kreskon."

En la okuloj de fremdlandaj kompanioj, la ĉina merkato ankaŭ alportas kontinuan fluon de noviga forto. Malantaŭ multaj novaj produktoj en ĉi-jara konsumaĵa foiro estas ĉinaj teknologioj: ekzemple, la liti-teksaĵa purigilo de Kärcher, kiu havis sian tutmondan premieron en la foiro, kaj nova inteligenta aparato de la kompanio, estis evoluigitaj de ĉina teamo.

Menciinde estas ankaŭ, ke post la validiĝo de la politiko pri "plivastigo de la senviza eniro por membroj de 59 landoj al Hainan" en februaro de ĉi tiu jaro, multaj fremdlandaj gastoj ne plu bezonas peti vizon por la foiro. Ĉi tio estas ekzemplo de la plivastigo de la altnivela malfermo de Ĉinio al la ekstera mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree