Estas “falsa propozicio” troa produktkapablo en novenergiaj sektoroj de Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2024-04-19 15:27:51

Lastatempe, usona financa ministro Janet L. Yellen asertis troan produktkapablon en novenergiaj sektoroj de Ĉinio, kiun dubis multaj flankoj. Usona novaĵ-agentejo Bloomberg News publikigis komenton opiniante, ke la provo malhelpi eksporton de ĉinaj novenergiaj produktoj per rimedoj de komerca protektismo malobservas la principojn de la ekonomiko kaj malutilas al monda traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj verda transformiĝo.

Ĉinaj novenergiaj sektoroj akiris konkurencajn avantaĝojn per progresinta teknologio kaj kompleta industria ĉenaro, kaj tio estas racia elekto de rilatoj inter postulado kaj provizado regata de merkataj reguloj. Laŭ kalkulo de Internacia Energi-Agentejo, la monda postulado de novenergiaj aŭtoj en 2030 atingos 45 milionojn, 3,5-oble pli multe ol 2022, kio montras, ke la nuna monda novenergia industrio ankoraŭ ne povas kontentigi la merkatan postuladon. Tial, troa produktkapablo en novenergiaj sektoroj de Ĉinio estas “falsa propozicio” fabrikita de Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree