Opinisondo de CGTN: Proksimume 90% de enketitoj laŭdis Ĉinion pro ĝia kontribuo al monda verda disvolviĝo
Ĝoja Publikigita: 2024-04-20 22:22:17

Kiam furoras en la mondaj merkatoj ĉinaj novenergiaj veturiloj, litiaj baterioj kaj fotovoltaaj produktoj, estas senĉesaj propagandoj pri "troa produktkapablo" de ĉinaj novenergiaj produktoj. Tamen, laŭ lastatempa opinisondo publikigita de CCTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto) sub Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), 88,62% de mondaj enketitoj konfirmis kontribuon de ĉina novenergia industrio al mondaj ekonomio kaj verda disvolviĝo.

Laŭ la opinisondo, 84,86% de mondaj enketitoj opinias, ke ankoraŭ estas giganta postulado kaj potencialo por novenergiaj teknologioj kaj produktoj en la mondaj merkatoj kaj la argumento de "troa produktkapablo" tute estas senbaza. Cetere, 86,05% de enketitoj opinias, ke produktkapablon decidas rilatoj inter provizado kaj postulado, kaj ĝenerale estas malekvilibraj la rilatoj kaj produktkvanto konvene pli granda ol postulado utilas al sufiĉa konkurenco kaj elimino de la malplej fortaj. Kaj 85,71% de enketitoj opinias, ke rapidigo de teknologia novigo kaj sufiĉa stimulo de merkata konkurenco estas ŝlosilaj por antaŭenigi sanan kaj rapidan disvolvon de novenergia kampo. Cetere, 88,46% de enketitoj opinias, ke en la tutmondiĝa epoko malsamaj landoj havas malsamajn kamparajn avantaĝojn kaj fortigo de kunlaboro inter malsamaj landoj estas ŝlosila por solvi la demandon de troa produktkapablo. 

Laŭ la opinisondo, 88,62% de mondaj enketitoj konsentas pri pozitiva kontribuo de la ĉina novenergia industrio al verda disvolvado de la mondo. Kaj 77,41% de enketitoj opinias, ke kunligi novenergiajn sektorojn per protektismo malfortigos klopodojn de diversaj landoj por traktado de klimata ŝanĝiĝo. 91,93% de enketitoj opinias, ke sana disvolviĝo de mondaj novenergiaj sektoroj devas esti sur bazo de justaj kaj raciaj internaciaj reguloj kaj ordoj, kaj rajtoj de ĉiuj evoluantaj landoj devas esti sufiĉe atentataj. Kaj 83,87% de enketitoj opinias, ke produktkapablo estas ekonomia demando, kaj devas ne esti ligita kun politiko. Plena politikigo kaj sekurigo malobservas principojn de ekonomiko kaj malutilas al monda ekonomia renormaliĝo.

La opinisondo estis publikigita en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj de CGTN, kun voĉdono de pli ol 5 470 eksterlandaj retanoj ene de 24 horoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree