Xi Jinping kaj Gabona transira prezidento interŝanĝis gratulojn pri 50-a datreveno de establigo de diplomatiaj rilatoj
Ĝoja Publikigita: 2024-04-20 17:07:13

Ĉina prezidento Xi Jinping kaj transira prezidento de Gabono Brice Clotaire Oligui Nguema interŝanĝis gratulojn sabate pri la 50-a datreveno de la establigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.

En sia mesaĝo Xi diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Gabono estas pli kaj pli solida de longa tempo.

Xi diris, ke en la pasintaj 50 jaroj kvankam ŝanĝiĝis la internacia situacio, tamen la du landoj ĉiam egale traktas unu la alian kaj subtenas unu la alian. Xi aldonis, ke la dulandaj rilatoj kontinue pligradiĝis kaj alportis veran bonon al la du popoloj.

Nguema diris, ke depost establigo de la diplomatiaj rilatoj antaŭ 50 jaroj, Gabono kaj Ĉinio ĉiam traktas unu la alian kun reciproka fido kaj sincereco, la dulandaj rilatoj stabile disvolviĝas kaj reciproke utila kunlaboro sur la kampoj ekonomia, socia, milita kaj aliaj gajnis fruktodonajn rezultojn.

Li diris, ke Gabono firme observas la principon de unu Ĉinio kaj rigardas Tajvanon kiel nedisigeblan parton de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree