Stato de ĉina ekonomio en unua trimestro
Ĝoja Publikigita: 2024-04-20 17:08:39

Novaĵ-oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon vendrede por konigi staton kaj laboron de ekonomio kaj respondi demandojn. 

Guo Tingting, ĉina vicministro pri komerco, diris, ke konsumado ankoraŭ estas la ĉefa movforto por stimuli ekonomian kreskadon. Yang Tao, direktoro de ampleksa departemento sub la ĉina Ministerio de Komerco, konigis, ke en la unua trimestro la eksport-importa sumo de vara komerco inter Ĉinio kaj landoj ĉe la linio de Zono kaj Vojo superis 4,8 duilionojn kun kresko de 5,5%. Kaj la Ministerio de Agrikulturo kaj Kamparo konigis staton de agrikulturo kaj kamparo en la unua trimestro de 2024. Laŭ donitaĵoj de la Nacia Statistiko, en la unua trimestro en kamparo pokapa disponebla enspezo de loĝantoj estis 6 596 juano, krom preza elemento efektive pliiĝis je 7,7%, pli multe je 2,4 procentoj ol kresko de enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree