Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sabate diris, ke rapida akcepto de Palestino en Unuiĝintaj Nacioj (UN) estas ago korekti longtempan historian maljustecon.
Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en gazetara konferenco kun lia papua-nov-gvinea kolego Justin Tkatchenko en Portmoresbo.