Unuvoĉa neado de Usono malkovris ĝian hipokritecon
Ĝoja Publikigita: 2024-04-21 16:38:31

"Usonaj politiktistoj, kiuj foj-refoje esprimis subtenon al 'duŝtata projekto', ne volas subteni fondon de palestina ŝtato", "Kiel granda mensogo estas la tiel nomata 'plej granda demokratia lando'", "Usono refoje fariĝis la plej granda obstaklo kontraŭ fondo de palestina ŝtato, kaj la registaro estas tipa milita vendisto"… Lastajn tagojn daŭris tiaj ĉi kritikoj al Usono pro ĝia unuvoĉa neado kontraŭ palestina aliĝo al UN. Ĉinio, Egiptio, Irlando kaj aliaj landoj esprimis malesperon pri tio. Golfa Kunlabora Konsilio publikigis deklaron kritikante, ke la usona agmaniero malprogresigis klopodadon por realigi justecon kaj ĉiuflankan pacon en la mezorienta regiono.

Kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de UN la 18-an de aprilo laŭ la loka tempo, Usono donis voĉon kontraŭ fondo de palestina ŝtato, kio kruele disrompis la kelkdekjaran revon de la palestina popolo kaj refoje malkovris usonajn hipkritecon kaj "du normoj" en la palestina-israela demando.

Oktobre de 2023 eksplodis novaj konfliktoj inter Palestino kaj Israelo, kaj Gazao falis en militoj. Palestina Nacia Aŭoritato ne kapablas efike regi la gazaan situacion, nur povas esperi vastan subtenon de la internacia komunumo per peto de oficiala “aliĝo al UN”, por doni premon al Israelo kaj frue fini israelajn militajn agojn en Gazao. Inkluzive de Ĉinio, multaj landoj opinias, ke la akcepto de Palestino kiel oficiala membrolando de UN igos Palestinon havi egalan lokon kun Israelo kaj utilos al kreo de kondiĉoj utilaj al intertraktado inter Palestino kaj Israelo. Tamen la ununura nea voĉo de Usono refoje disrompis la volon de la palestina popolo, ankaŭ klopodadon de la internacia komunumo.

Oftege buŝe parolantaj pri “duŝtata projekto”, usonaj politikoj foje kaj refoje malesperigis la palestinan popolon, kial? Analizistoj montris, ke unuflanke por solidigi la hegemonion en la mezorienta regiono kaj kontentigi enlandan politikan bezonon, ĉiu usona registaro rigardas Israelon kiel gravan aliancanon kaj estas “senlima”favora kaj tolerema al Israelo, kaj aliflanke, Usono ĉiam opinias, ke iu ajn progreso de la palestina-israela demando devas esti gvidata de ĝi, kaj la solflanka peto de Palestino pri “aliĝo al UN” malfortigos ĝian gvidan rolon en la paca procezo inter Palestino kaj Israelo. Do laŭ Usono, ne gravas paco inter Palestino kaj Israelo, gravas nur protekti ĝiajn proprajn interesojn.

Estas monkinde, ke usona reprezentanto al UN diris, ke oficiala aliĝo de Palestino al UN ne helpos atingi "duŝtatan projekton" por solvi la konfliktojn inter Palestino kaj Israelo. Ĉi tiuj agoj kontraŭ paco pluapaŝe pruvis, ke Usono estas "detruanto" kaj "malordiganto”de aferoj internaciaj kaj regionaj.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree