Ĉefministro de Papuo-Nov-Gvineo renkontiĝis kun Wang Yi
Shanshan Publikigita: 2024-04-21 20:49:18

La 21-an de aprilo laŭ la loka tempo en Portmoresbo, papuo-nov-gvinea (PNG) ĉefministro James Marape renkontiĝis kun Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj Ministro pri Eksteraj Aferoj. La du flankoj amike interŝanĝis opiniojn.

Wang Yi transdonis salutojn de ĉina ŝtatgvidanto al Marape. Wang diris, ke sinjoro ĉefministro firme sekvas pozitivan kaj amikan politikon al Ĉinio. Li estis la ununura ŝtatgvidanto de insulaj landoj, kiu vizitis Ĉinion dum la epidemio de KOVIM-19 kaj la unua gvidanto de insulaj landoj, kiu vizitis Ĉinion post la epidemio. Li reprezentis la pacifikajn insulajn landojn ĉe la tria Internacia Kunlabora Pintkunveno de la iniciato  "Zono kaj Vojo". Prezidanto Xi Jinping havis strategian komunikadon kun li multfoje kaj la reciproka konfido kaj amikeco inter la ŝtatgvidantoj donis firman garantion por la rilatoj inter la du landoj.

Marape petis Wang transdoni korajn salutojn kaj bondezirojn al prezidanto Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj. Marape diris, ke Ĉinio havas longan historion de amikaj interŝanĝoj kun pacifikaj insulaj landoj, inkluzive de PNG, kaj ĉiam estis la sincera bona amiko. La rilatoj inter PNG kaj Ĉinio havas profundan fundamenton, larĝajn areojn kaj fruktodonajn rezultojn. La ĉinaj registaro, popolo kaj entreprenoj faris pozitivajn kontribuojn al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de PNG kaj plibonigo de la popola vivteno. Ili prenas ĉi tion al la koro kaj estas sincere dankemaj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree