Pakistana ĉefministro Muhammad Shahbaz Sharif diris en la 20-a de aprilo, ke rapide kreskis la nombro de lernantoj de la ĉina lingvo en Pakistano, kaj Pakistano faras ĉiujn eblajn rimedojn por antaŭenigi la ĉinlingvan lernadon.
La Ĉefministro-Oficejo de Pakistano publikigis la paroladon de Shahbaz okaze de la 15-a Tago de Ĉina Lingvo de Unuiĝintaj Nacioj. Shahbaz diris, ke la ĉina lingvo estas lingvo kun kelkmiljara historio. En la pasintaj kelkaj jardekoj, la atingoj de ekonomia disvolvo de Ĉinio altiris tutmondan atenton, kaj ankaŭ la ĉina kulturo kaj la ĉina lingvo rapide populariĝis tra la mondo. La ĉina lingvo jam fariĝis la ĉefa komunika lingvo en la mondo kaj ankaŭ estas unu el la oficialaj lingvoj de la Unuiĝintaj Nacioj.