Kial mi ŝatas novenergian aŭton?
Ĝoja Publikigita: 2024-04-21 16:41:47

En butiko de ĉina novenergia veturilo en Kopenhago, Danio, konsumantoj spertas ĉinajn aŭtojn. En aŭgusto 2023, la butiko vendis la unuan aŭton, ĝis nun ĝi jam vendis pli ol mil aŭtojn.

Dano Benjamin: "Aŭto de ĉina marko XPENG estas luksa kun bona prilaboriteco. Laŭ mi, tre gravas ne nur aŭtonomio sed ankaŭ ŝarga rapido, fakte mi rigardas ŝargan rapidon kiel la plej gravan funkcion de aŭto, pro tio mi tre ŝatas aŭton de XPENG-kompanio."

Jens Olsen, ĝenerala direktoro de XPENG-kompanio en norda Eŭropo: "XPENG-aŭto estas freŝa kun diferencaj dezajnoj, softvaraj funkcioj kaj ŝargkapablo, ankaŭ kvalito estas malsama. Ĝenerale niaj aŭtoj estas altkvalitaj kaj altvaloraj, kaj tio vere plaĉas al konsumantoj."

Nun sekve de atento al mediprotekta koncepto, pli kaj pli da eŭropanoj konsideras novenergian veturilon aĉetante aŭton. Kaj ĉinaj novenergiaj veturiloj estas bonvenigataj en Eŭropo pro la relative alta kamparo inter prezaro kaj kvalito, fidinda kondukado, internaj kaj eksteraj aspektoj kun teknika sento kaj inteligentaj sistemoj en aŭto.

Dano Benjamin: "Mi pli multe opinias, ke elektra aŭto estas teknologia produkto, ne sole aŭto. Ni scias, ke multaj teknologioj estas ekspluatitaj en Ĉinio, tial mi opinias, ke ĉinoj estas ĉefaj partoprenantoj de merkatoj de elektraj aŭtoj."

Jens Olsen, ĝenerala direktoro de XPENG-kompanio en norda Eŭropo: "Konsumantoj esperas altnivelajn teknologiojn kaj progresintajn funkciojn, kaj niaj produktoj havas avantaĝojn ĉi flanke."

Enriko Ceko, plenuma direktoro de la Albana Centro por Daŭripova Disvolvo: "La plej ĉefa kialo de furoro de ĉinaj novenergiaj veturiloj en Eŭropo estas elstara kamparo inter prezaro kaj kvalito, ankaŭ mirindaj uzvaloroj inkluzive de variaj funkcioj kaj luksaj aranĝoj, ĉio ĉi estas ŝuldata al la kreema spirito de ĉinaj entreprenoj, esplora kaj disvolva forto de novaj teknologioj, kaj rapida kaj altefika adaptiĝo al internaciaj merkatoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree