Pri la Premio La Torre 2024
Alessandra Madella Publikigita: 2024-04-22 17:12:43

La estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) decidis plilongigi la limdaton por anonci vian intencon partopreni en la kvara eldono de Premio La Torre. La Prezidanto de ILEI, Ahmad Reza Mamduhi, kaj Renato Corsetti, intima amiko de Mauro La Torre kaj la ĉefa helpanto de ILEI pri la Premio, afable akceptis respondi al la demandoj de Ĉina Komunikila Grupo pri tio. Pliaj informoj troveblas en la retejo de ILEI (www.ilei.info).

ARM: Ahmad Reza Mamduhi

RC: Renato Corsetti

AM: Alessandra Madella

AM: Kara Ahmad, kiom grava estas Premio La Torre por ILEI?

ARM: Unue mi deziras elkore danki vin kaj la Ĉinan Komunikan Grupon pro viaj ege interesaj aktivadoj kaj materialoj, inkluzive intervjuojn, kiel tiu ĉi. Due mi tutkore emas rediri mian ĉiam-diraĵon pri Ĉinio kaj ĝia grandega rolo por la tutmondigo de Esperanto ĉu jame ĉu potenciale: mia espero pri Ĉinio estas tiom granda kiom la lando mem!

Responde al via demando pri la graveco de la Premio La Torre por ILEI, mi povas sen ĉia hezito diri, ke la graveco por ni estas okulfrapa kaj kelkopa: la kernon de la ege diversaj kaj modernaj aktivadoj de la karmemora profesoro Mauro La Torre, kiel ĉiuj ni scias, konsistigis pedagogio, instruado, Esperanto, komputiko, vortaroj, terminologioj, lernotaksado kaj tekstoanalizado: do unuvorte ĉio, pri kio ILEI gravigas pleje – precipe en la nuna ĉiam pli cifereciĝanta mondo, kie eĉ la artefarita intelekto fariĝantas ĉiutagaĵo ĉie, i.a. en instruado kaj lernado.

Vi persone – kiel unu el la pasintaj gajnintoj de la Premio – bone scias, ke la ĉefaj kampoj de la esplorlaboraĵoj kandidatiĝeblaj por la Premio estas ĝuste la terenoj, pri kiuj Mauro laboregis entuziasme kaj produktive. Rapida rigardo al la pasintaj gajnintaj laboraĵoj pruvas, kiom efika kaj rilata estas la Premio por la celoj de ILEI.

AM: Kiel la figuro de Mauro La Torre estis inspiro por vi persone?

ARM: Mi, kiel futurema persono, kiu ekz-e delonge interesiĝis kaj prelegis pri Transhumanismo en Esperanto, trovis lin kaj liajn labordirektojn same futuremaj kaj ŝatataj. Volenevole, eĉ bonenebone, komputiloj kaj artefarita intelekto estas konkerantaj/revoluciigantaj ĉiujn scienc-fakojn kaj viv-aspektojn de ni. Estas vere interese kaj laŭdige, ke Mauro antaŭ kelkaj jardekoj konstatis la gravecon de la cifereca flanko de la pedagogio kaj tiel profunde engaĝis sin pri tio. Mi ne povas nombri la fojojn, kiam mi vizitis la retejon Komputeko (https://komputeko.net/ ) por vidi kio estas la plej bona/taŭga ekvivalento de tiu aŭ alia komputila/interreta termino en Esperanto. Li antaŭ pli ol 15 jaroj estis la ĉefprovleganto de la unua papera eldono de la laŭdinda verko de kara Yves Nevelsteen.
ILEI/IrEA-projekto EToSo (Esperanto-kursaro Tibor Sekelj) estas tute inspirita de, kaj kongrua kun lia agado por/pri Esperanto-retkursoj. Kadre de la projekto ni disponigas senliman kaj liberan (senpagan) Zoom-lokon por ĉiu tra la mondo, kiu deziras instrui Esperanton etn-lingve aŭ Esperante – aŭ instrui ion per Esperanto. Se dezirate, ni ankaŭ registras kaj enretigas la registraĵojn por la ĉiama kaj ĉiesa spektado kaj lernado. Jam multaj tiaj registraĵoj troveblas sur la jutuba kanalo de ILEI (https://www.youtube.com/@EsperantoEdukadoILEI) kaj la retejo de IrEA (https://www.espero.ir/eo/kursaro/).

AM: Kiel lia agado ankoraŭ vivas en Esperantujo?

ARM: Kompreneble la Premio mem kaj ĝiaj jamaj kaj estontaj valoraj fruktoj estas unu el la konvinkaj pruvoj por tio, ke la sindonema agado de Mauro ankoraŭ estas tute viva kaj efika en la nuna Esperantujo.

Aliaj tute senteblaj kaj klaraj pruvoj por la vivanteco de lia agado estas Komputeko – kiel mi jam diris – kaj multegaj kunvenoj kaj materialoj, kiuj okazas kaj aperas pri la interkulturaj komunikado kaj kompetento en la Esperanto-mondo, kie – laŭ tio, pri kio mi iam asertis – la homoj estas multe pli “maturaj” por tio, ĉar ni esperantistoj jam transpasis almenaŭ lingvajn barojn danke al nia komuna Esperanto. Tra la historio de Esperanto kaj nun, ni klare vidas, ke eĉ en Esperantujo, kie ne ekzistas lingvaj problemoj kaj malfacilaĵoj (almenaŭ tiom, kiom ekzistas ekster ĝi), ankoraŭ komunikado inter diverskulturaj homoj ne estas ĉiam senproblema. Tio bone montras la neceson por la interkultura agado kaj konsciigado pri ĝia graveco – io, pri kio Mauro tre prudente emfazis siatempe celante interkulturan edukadon per Esperanto.

AM: Kara Renato, kiu povas partopreni en Premio La Torre? 

RC: Ĉiu esperantisto, kiu kapablas fari esploron pri la temoj de la Premio kaj raporti pri ili. La esplor-kampoj por la konkurso estas:

a) Aplikoj de lingvoteknologio al Esperanto kun rezultaj vortaroj aŭ pli ĝeneralaj lingvosciencaj pritraktoj.

b) Interkultura edukado per Esperanto.

c) Instruado de Esperanto kaj iloj por instrui Esperanton.

d) Perfektigaj kursoj por instruantoj de Esperanto.

e) Retaj kursoj pri Esperanto.

f) Evoluo de la vorttrezoro de Esperanto tratempe kaj nuntempe.

AM: Kiel vi priskribus ĝian celon/kernan ideon?

RC: Plibonigi la instruadon de Esperanto kaj plitrejni instruistojn de Esperanto laŭeble per apliko de novaj teĥnikoj kaj per scienca analizo de la lingvo Esperanto kun daŭra atento al la kulturo de la lernantoj.

AM: La pasinta eldono de la premio iom internaciiĝis. Laŭ vi, kiel eblus plifortigi tiun ĉi tendencon en la estonto?

RC: Kompreneble per tutmonda informado, sed eble ankaŭ per proponado de pli konkretaj esplortemoj kaj eksperimentaj projektoj rilate al ekstereŭropaj realaĵoj, ekzemple ripetado de la lernfaciligaj eksperimentoj faritaj en Eŭropo ankaŭ por ĉinaj, indoneziaj, barataj infanoj, pri kio (preskaŭ) nenio ekzistas en la faka literaturo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree