Okaze de la Internacia Ĉinlingva Tago en la 20a de aprilo en Islando, okazis "Ĉina Ponto" 2024, ĉinlingva konkurso por studentoj de kolegioj kaj superelementaj lernejoj kaj la ĉinlingva prezentado por studentoj de la elementaj lernejoj.
Estis plena la halo de konkurso. La konkurantoj montris la ĉinan parolon, kunfu-arton, tradician ĉinan pentraĵon, kanton, dancon kaj aliajn talentojn. Iliaj mirindaj prezentoj gajnis rundojn de aplaŭdoj de la publiko. En viva atmosfero, la publiko estis impresita per tiu interaktiva, interesa kaj amuza kultura evento.
fotoj originas el
Chinese Embassy in Iceland