Opinisondo de CGTN: pli ol 80% de la enketitoj komdamnas japanan mistordon de historio en ĝiaj novaj lernolibroj
CMG Publikigita: 2024-04-22 20:59:51

Ke la japana registaro aprobis novan version de siaj historiaj lernolibroj, kiuj nur preterkure mencias japanajn dummilitajn perfortaĵojn, tio vekis fortan malkontenton en kelkaj aziaj landoj. Laŭ tutmonda surreta enketo farita de CGTN, 82,45% de la tutmondaj respondantoj forte komdamnas la sintenon kaj agojn de la japana registaro pri ties historio de agresado.

La novaj historiaj lernolibroj adoptitaj de la japana registaro enhavas nombron da priskriboj, kiuj ne konformaj al la faktoj, inkludante negi ĝian perfortan varbadon de “konsolaj virinoj” dum la periodo de kolonia regado. En la enketo 95,35% de la respondantoj vokas al la japana registaro respekti bazajn historiajn faktojn, aldonante, ke kia ajn provo kovri kaj beligi la historion de agreso devus esti alte alarmita. “La lando, kiu kreis la modernan historion de genocido, devus meti tiun parton de la historio en sian libron konforme al internacia juro. Historio devus esti determinita per faktoj, sed ne per editoroj,” diris retano de CGTN.

En la enketo 91,82 % de la tutmondaj respondantoj kredas, ke Japanio devus esti diskreta pri siaj historiaj lernolibroj pro la iama invado kontraŭ najbaraj landoj. 90,26% de ili kredas, ke la japana registaro devus peti pardonon kaj fari kompenson pro sia perforta varbado de “konsolaj virinoj” kaj laboristoj. Ĝuste kiel retano de CGTN komentis: “Japanio devas preni Germanion por ekzemplo kaj konfesas ĉiujn siajn militajn krimagojn, faras kompenson al Ĉinio, Filipinoj kaj Koreio kaj anstatŭigas ĉiujn siajn falsajn historiajn lernolibrojn per korektitaj informoj pri malbonoj, kiujn faris Japanio.”

Laŭ la opinisondo 89,19% de la respondantoj montras, ke la japana registaro ripete aprobis la adopton de lernolibroj, kiuj gloras la krimojn de Japanio, kaj tio jam fariĝas grava afero de politika principo, afekcianta japanajn rilatojn kun Azio.

Tiu ĉi opinisondo publikigita de CGTN en la angla, hispana, franca, araba kaj rusa platformoj ricevis respondojn el 7 431 homoj en 24 horoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree